воскресенье, 16 января 2011 г.
воскресенье, 9 января 2011 г.
poemo pri la milico, kiu baldaŭ policiĝos.
Sidis foje mi sur ŝtip’,
drinkis “kvason” kun Filip’.
De Filipo mi eksciis,
ke edzino mia liis.
Interpugni startis ni
jam tro verdaj pro ebri’.
Milicanoj tuj alkuris,
ni kun ili forveturis
en kaleŝ’ kun feraj kradoj’
plena de malsobraj fratoj,
al milica bastion’ –
alivorte, - al prizon’.
Ĝis kalsonoj nin nudigis
sbira bando kaj tre … kikis,
en karceron matrikulis,
tie ni testikojn rulis…
Post la nokto korpotrema
ni jam sobraj ĉe l’ mateno
al majoro prezentiĝis,
li al ni severe kriĉis
kaj muzelojn niajn ŝmace
li boksaĉis, tro senlace…
Nur tagmeze el karcer’
nin elĵetis al liber’
sobrigejo – putra nest’
de l’ milica malhonest’.
Kaj vespere kun Filip’
ree mi sur sama ŝtip’
nin kuracis per la kvaso:
- “Sbiroj estas ja fatraso!..”
пятница, 7 января 2011 г.
El mia malnova "Bruna Kajero"
Absurda elegio.
Jen oktobra vento tiras...
Grizajn harojn ĝi elŝiras.
En vortico da dispenoj
sin diluas viv-problemoj.
Pigre lamas la genio,
nekonforma al socio:
sata estis la stomako,
sed malsatis la imago.
Rampas limaket-vaganto
sur la lango de giganto,
vibras en tonus-impulsoj
papilio de la puzloj.
Krias zorgoj - grasaj ratoj -
kun malzorgaj burokratoj.
Ronĝas grenon de l' spirito
nova krizo-parazito.
Povrulinon jam akuŝas
rustimuna bisturio,
kaj en parko porke kuŝas
la aŭtor' de l' tragedio.
Modli la belecon svagan
eĉ ne pensas arta mano,
sed en korto voĉon grakan
pentras orfe la infano.
Ploras laŭte ĉiu membro
en la karno maleterna...
Larmoj lavas! Kaj kun febro
kapon kaptas tremo terna!
(gafur gazizi:13-14okt 1991)
Poeta flugo
Mi sentas ardan forton kaj aspiron
batali, ami, servi kun sindon'.
Konvertas mi la tempon kaj inspiron
al bela flugo kun mirinda son'.
Mi volas ĉirkaŭflugi la planedon
kaj ravi homojn per fascina kant',
disporti la esperon kaj la kredon:
ke Tero estas sola hejmo-land'!
Mi foje vidis kiel flugas agloj,
mi tiam levis l' kapon al ĉiel'...
Kaj nun mi kredas: eblas ja mirakloj,
se unuiĝas homoj en kun-cel'!
Mi ankaŭ estas simpla suferulo,
sed lanĉas mi la flugon super ter'
kuraĝe kun sun-plena koro-brulo,
por homoj levu kapojn el desper'!
(gafur gazizi:05jan2011)
вторник, 4 января 2011 г.
Blanka Spaco
kovras tutan mondon per kotona puf',
de lanugaj flokoj en la neĝobal'
ŝutas sin fabelo super la real'.
En l' oreloj flutas valsa melodi',
malrapide dronas en ekdormo mi,
tuŝetanta sonĝo kisas per kares',
volvas min per mola paco kaj forges'.
Sur enkorta aŭto vata litkovril'
la maŝinon tenas en medit-trankvil',
kaj ne vokas vojo al vojaĝa vent'.
La animon lulas la medi-silent'.
Ne ekzistas tondroj, pafoj kaj mizer',
regas nur la frosto sur la tuta ter'...
Marŝas la sorĉulo, bondezira gast',
ŝutas li donacojn de la blanka vast'.
(gafur gazizi: 26. dec. 2010)