вторник, 4 января 2011 г.

Blanka Spaco

Ŝutas sin la neĝo - lanta blanka pluv' -
kovras tutan mondon per kotona puf',
de lanugaj flokoj en la neĝobal'
ŝutas sin fabelo super la real'.

En l' oreloj flutas valsa melodi',
malrapide dronas en ekdormo mi,
tuŝetanta sonĝo kisas per kares',
volvas min per mola paco kaj forges'.

Sur enkorta aŭto vata litkovril'
la maŝinon tenas en medit-trankvil',
kaj ne vokas vojo al vojaĝa vent'.
La animon lulas la medi-silent'.

Ne ekzistas tondroj, pafoj kaj mizer',
regas nur la frosto sur la tuta ter'...
Marŝas la sorĉulo, bondezira gast',
ŝutas li donacojn de  la blanka vast'.

(gafur gazizi: 26. dec. 2010)

Комментариев нет:

Отправить комментарий