Absurda elegio.
Jen oktobra vento tiras...
Grizajn harojn ĝi elŝiras.
En vortico da dispenoj
sin diluas viv-problemoj.
Pigre lamas la genio,
nekonforma al socio:
sata estis la stomako,
sed malsatis la imago.
Rampas limaket-vaganto
sur la lango de giganto,
vibras en tonus-impulsoj
papilio de la puzloj.
Krias zorgoj - grasaj ratoj -
kun malzorgaj burokratoj.
Ronĝas grenon de l' spirito
nova krizo-parazito.
Povrulinon jam akuŝas
rustimuna bisturio,
kaj en parko porke kuŝas
la aŭtor' de l' tragedio.
Modli la belecon svagan
eĉ ne pensas arta mano,
sed en korto voĉon grakan
pentras orfe la infano.
Ploras laŭte ĉiu membro
en la karno maleterna...
Larmoj lavas! Kaj kun febro
kapon kaptas tremo terna!
(gafur gazizi:13-14okt 1991)
Saluton!
ОтветитьУдалитьFin-fine mi trovis mian brunan kajeron en kiu mi kolektis proprajn poemojn dum longa periodo de mia kreado (ekde 1989 ĝis 2006). La kajero enhavas multajn verkojn kiujn mi ne kuraĝis publikigi pro tiama ne tre simpatia mia rilato al la socio, en kiu mi devis plenumi mian deĵoran taskon de poeto. Ĉu plaĉos al vi, karaj legantoj, aŭ ne, mi tutegale prezentas nun tiujn "perlojn" de mia kreada kresko.
Do, kun bona volo konatiĝu kun la "Bruna Kajero"!
Magranda noto avertanta:
Mi ne volas ke oni tro kritiku min, tial mi ne lasas la kajeron vidiĝi al la mondo en aliaj vast-sociaj retoj kiel "Ipernity" aux "Hi-5". Mi petas ĉi tie la ŝatantojn komenti, ke ili faru tion tre mingarde = la mino povas eksplodi! :-) = kaj kun la plej alta grado de kompatemo al la povra rim-majstreto kia estas la aŭtoro de ĉi tiu blogo.
Sanu kaj amu min!